Internacia Komisiono pri Malaperintoj | ||
---|---|---|
missing persons organization (en) | ||
Komenco | 29-a de junio 1996 vd | |
Geografia situo | 52° 5′ 13″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo)52.0870138888894.3143666666667Koordinatoj: 52° 5′ 13″ N, 4° 18′ 52″ O (mapo) | |
Lando(j) | Bosnio kaj Hercegovino vd | |
Sidejo | Hago | |
Situo | Nederlando | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Komisiono pri Malaperintaj Personoj (angle International Commission on Missing Persons, akronime ICMP) estas interregistarra organizaĵo kiu esploras la sorton de malaperintaj homoj post naturaj katastrofoj, militoj kaj civilaj tumultoj.
La Internacia Komisiono pri Malaperintaj Personoj laboras por certigi la kunlaboron de registaroj kaj aliaj aŭtoritatoj en identigado de personoj malaperitaj kiel rezulto de armita konflikto, aliaj malamikecoj aŭ homarajtaj fitraktadoj, kaj naturaj katastrofoj. ICMP ankaŭ apogas la laboron de aliaj organizaĵoj, instigas publikan partoprenon en ĝiaj agadoj, kaj kontribuas al la memorigo de malaperintaj personoj. Krome, laŭ ĝia mandato, la organizo helpas registarojn plenumi siajn homajn rajtojn, kaj al viktimoj kaj iliaj pluvivantoj, kaj "konstruas institucian kapablon kiu antaŭenigas longperspektivan publikan fidon."
Pli detale, la Komisiono helpas registarojn en elfosado de amastomboj kaj identigado de malaperintaj personoj per DNA, same kiel liverado de subteno al asocioj de familioj de malaperintaj personoj kaj helpante establi strategiojn kaj instituciojn por serĉado de malaperintaj personoj. En decembro 2014, estis subskribita traktato kiu establis la komisionon kiel "sendependan internacian organizaĵon": la traktato precizigas Hagon kiel la sidejon de la organizaĵo [1].
Kvankam la organizaĵo estas bazita en Hago, Nederlando, tamen ĝi estas financita per subvencioj, donacoj kaj kontribuoj de Usono, la Eŭropa Unio, la Sankta Seĝo, Kanado, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Islando, Irlando, Italio, la Nederlando kaj Norvegio, Svedio, Svislando kaj Britio. La nuna prezidanto estas iama usona ambasadoro Thomas Miller [2].